Linuks-Mandrejko Instalada instrukcio Deviga konfiguraĵo * Pentium procesoro aŭ kongrua * KD-ROM drajvo * Almenaŭ 32 MB RAM (ĉefmemoro) Instalado de Linuks-Mandrejko estas, plej ofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instaladan KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restartigi vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1. NOTU: * Se vi ĝisdatigas de Mandrejk-versioj 7.x, 8.x aŭ 9.x, ne forgesu savkopii vian sistemon. * Ĝisdatigo de pli fruaj versioj (antaŭaj al 7.0) estas NE subtenataj. En tiu kazo, vi bezonas fari novan instaladon kaj ne ĝisdatigon. ============================================================================ Sube estas listigitaj la diversaj manieroj por instali Linuks-Mandrejkon: 1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM 2. Faru ŝargdisketon de Vindozo 3. Aliaj instalmanieroj ============================================================================ 1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM La Instalada KD-ROM estas startigebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM-on en la drajvon kaj restartigi la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la [Enigan] klavon por startigi la instaladon, aŭ premu [F1] por pli da helpo. NOTU: Sur certaj porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, ankaŭ ĝi estas startigebla, kaj uzas pli “sekuran” startprocedon. Kiam aperas la invito, ŝanĝu la KD. Se ankaŭ la dua KD ne startas, vi devas prepari ŝargdisketon. Vidu la 2-an metodon por detaloj. [komenco de ĉi tiu paĝo] ============================================================================ 2. Faru ŝargdisketon de Vindozo Se via komputilo ne povas starti de la KD-ROM, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene: * enŝovu la KD-ROM-on, poste alklaku la piktogramon "My Computer" (Mia komputilo) dekstre alklaku la KD-ROM-drajvan piktogramon kaj elektu "Open" (Malfermu) * eniru la "dosutils"-dosierujon kaj duoble alklaku la piktogramon "rawwritewin" * enŝovu malplenan disketon en la disketan drajvon * elektu "D:\images\cdrom.img" en la kampo "Image File" (Imaga dosiero) (se via KD-ROM-drajvo estas "D:", alie anstataŭigu "D:" per la litero por via drajvo) * elektu "A:" en la kampo "Floppy Drive" (Disketa drajvo) kaj poste alklaku "Write" (Skribu). Por komenci la instaladon, * enŝovu la KD-ROM-on en la drajvon, ankaŭ la ŝargdisketon se bezonata, poste * restartigu la komputilon. [komenco de ĉi tiu paĝo] ============================================================================ 3. Aliaj instalmanieroj Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi deziras uzi perretan instaladon, instaladon ekde pcmcia-karto aŭ ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon : * Sub Linukso (aŭ aliaj modernaj Uniksoj) tajpu ĉe la prompto: dd if=xxxxx.img of=/dev/fd0 * Sub Vindozo, uzu la metodon en metodo 2 supre, sed uzu xxxxx.img (vidu sube) antstataŭ cdrom.img. * Sub DOS faru (se via KD-ROM-drajvo estas "D:"): D:\dosutils\rawrite.exe -f D:\install\images\xxxxx.img -d A xxxxx.img estas la imaga dosiero: cdrom.img instalado ekde KD-ROM hd_grub.img instalado ekde fiksita disko. network.img instalado per from ftp/nfs/http (reto) pcmcia.img instalado ekde pcmcia-aparatoj (atentu, la plej multaj ret-adaptiloj estas nuntempe rekte subtenataj de network.img) hdcdrom_usb.img instalado ekde fiksdisko aŭ de KD-ROM-o konektita al USB ============================================================================ Vi povas uzi ankaŭ teksto-reĝiman instaladon, se ial vi spertas problemojn uzante la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: [F1] ĉe la Linuks-Mandrejka bonveniga ekrano, kaj poste text ĉe la prompto. Se vi bezonas savi vian ekzistantan Linuks-Mandrejkan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu [F1] ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto. Vidu http://www.linux-mandrake.com/drakx/README por pli da teknika informo. ============================================================================ en la ĉefaj etapoj de la instalado: 1. Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan disketon se necese) kaj restartigu vian komputilon. 2. Klaku [Enigklavon] kiam la Linuks-Mandrejka bonveniga ekrano aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano. 3. Kiam la instalado estas finita, forprenu la KD-ROM kiam ĝi estas elpelita (kaj disketon se vi havas iun en via drajvo); via komputilo restartos. Se ne, startigu ĝin mane. 4. Linukso startos. Poste vi povas per "Saluto" eniri vian komputilon kiel "root" (radiko) aŭ kiel uzulo kiun vi kreis dum la instalado. Grava noto: La salutnomo “root” donas al vi liberan aliron al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kiun vi povas krei per la konfigurilo "userdrake" aŭ per la komandoj "adduser" (aldonu salutnomon) kaj "passwd" (ŝanĝu pasvorton). Bonŝancon kun Linuks-Mandrejko ! ============================================================================ Por plia subteno pri instalado vidu la Mandrejkan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la Mandrekja TTT-servilo: * Perreta subteno ĉe http://www.mandrakeexpert.com/ * Mandrajkaj eraroj ĉe http://www.mandrakelinux.com/en/errata.php3 * Mandrejkaj sekurec-indikoj ĉe http://www.mandrakesecure.net/en/advisories/ * Perreta dokumentado ĉe http://www.mandrakelinux.com/en/fdoc.php3 * Legu kaj aliĝu al la retaj diskutforumoj de Mandrejk-klubo (Mandrake Club) ĉe http://www.mandrakeclub.com * Aliĝu al la dissendolistoj ĉe http://www.mandrakelinux.com/en/flists.php3 * Facile traserĉeblaj arkivoj de dissendolistoj ĉe http://marc.theaimsgroup.com/ * Traserĉu la interreton per Google http://www.google.com/ * Traserĉu la grupojn de Usenet uzante Google Groups ĉe http://groups.google.com/groups?group=comp ============================================================================